Ali Al-Karni
Ali Al-Karni | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de februaro 1992 (32-jaraĝa) en Sabt Al Alaya |
Lingvoj | araba |
Ŝtataneco | Sauda Arabio |
Alma mater | King Faisal Air Academy (en) - aeronautical science (en) |
Okupo | |
Okupo | militpiloto kosmonaŭto |
Ali Al-Karni (arabe علي القرني, 1992) estas sauda-arabia kosmonaŭto, kiu estis elektita por flugi en kosmon fare de la sauda-arabia Spaca Komisiono. Lia elekto estis oficiale sciigita la 12-an de februaro 2023. [1]
Al-Karni estas unu el la unuaj du saudaraboj kiuj flugis en la kosmon.
Li ekflugis en la dua privata spaca misio en la historio Axiom-misio 2 de la kompanio Axiom Space. La flugo estis lanĉita en la kosmon per kosmoŝipo SpaceX Dragon, la flugo ekflugis la 21-an de majo 2023 kaj alteriĝis ĉe la Internacia Kosmostacio la 22-an de majo por misio kiu daŭris 8 tagojn. Kune kun li ekflugis Peggy Whitson, John Schoepner kaj Rayyanah Barnawi [2][3].
La kosmoŝipo ekis de la Kennedy Space Center de NASA en Florido.
La kosmoŝipo alteriĝis reen sur la Tero la 30-an de majo 2023 je la 10:04 p.m.
Al-Karni tenas bakalaŭron en aernaŭtikaj sciencoj de la King Faisal Academy. Li estas kapitano en la Reĝa Aerarmeo de Sauda Arabio, kie li flugas aviadilojn F-15SA. Li registris 2 387 flughorojn.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ In Line with Vision 2030, the Kingdom Returns to Space by Sending a Male and Female Astronaut to the International Space Station
- ↑ "SpaceX launches Axiom-2, before arriving with four astronauts to the ISS", Nasaspaceflight.com, 21 May 2023.
- ↑ "Axiom 2 astronauts return from the ISS with successful splashdown", Nasaspaceflight.com, 30 May 2023.